Rotiferoj (Rotifera, ofte nomataj radanimaloj) formas filumon de mikroskopaj kaj preskaŭ-mikroskopaj fals-celomataj animaloj.
Ili estis unuafoje priskribita de John Harris en 1696, kaj aliaj formoj estis priskribitaj de Antoni van Leeuwenhoek en 1703. Plej rotiferoj estas ĉirkaŭ 0.1–0.5 mm longaj (kvankam ties grando povas varii el 50 μm al ĉirkaŭ 2 mm), kaj oftas en nesalakvaj medioj tra la tuta mondo kun kelkaj salakvaj specioj; ekzemple, tiuj de la genro Synchaeta.
Kelkaj rotiferoj estas naĝantoj kaj vere planktonaj, dum aliaj moviĝas vermece laŭlonge de subtavolo, kaj kelkaj estas nemovaj, loĝantaj ene de tuboj aŭ gelatenaj fiksuloj kiuj estas ligitaj al subtavolo. Ĉirkaŭ 25 specioj estas koloniaj (ekz., Sinantherina semibullata), ĉu senmovaj aŭ planktonaj. Rotiferoj estas grava parto de nesalakva zooplanktono, kaj grava manĝofonto kaj kun multaj specioj ankaŭ kontribuas al la malkompono de grundorganika materialo. Plej specioj de rotiferoj estas tutmondaj, sed estas ankaŭ kelkaj endemiaj specioj, kiaj Cephalodella vittata el la Lago Bajkalo. Ĵusa strikoda pruvaro, tamen, sugestas ke kelkaj 'tutmondaj' specioj, kiaj Brachionus plicatilis, B. calyciflorus, Lecane bulla, inter aliaj, estas fakte specikompleksoj.
En kelkaj ĵusaj traktaĵoj, rotiferoj estas lokigitaj kun Acanthocephala en pli granda klado nomata Syndermata.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rotiferoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.