La Rio-grupo (hispane Grupo de Río, portugale Grupo do Rio, nomata laŭ la brazila urbo Rio-de-Ĵanejro) estas interkonsulta de pluraj demokratiaj ŝtatoj de Latinameriko, fondita en la jaro 1986.
Nun 22 ŝtatoj kaj la Karibia Komunumo (CARICOM) membras en ĝi.
Rio-grupo | ||
---|---|---|
geopolitika komunumo • interregistara organizaĵo | ||
Komenco | 1986 vd | |
Fino | 2011 vd | |
Antaŭe | Contadora-grupo • Contadora support group vd | |
Poste | Komunumo de Ŝtatoj Latinamerikaj kaj Karibaj vd | |
Geografia situo | , 57° 38′ 14″ U -25.277111111111-57.63722222222225° 16′ 38″ S, 57° 38′ 14″ U | |
Sidejo | Paragvajo | |
| ||
| ||
Agareo | Latin American integration | |
La Rio-grupo ekestis el la Contadora-grupo (Kolombio, Meksiko, Panamo kaj Venezuelo) kaj la tiel nomata "subtena Contadora-grupo" (Argentino, Brazilo, Peruo kaj Urugvajo), kiuj penis stabiligi la pacon en Mezameriko. Krom tiuj fondaj membroŝtatoj, nun ankaŭ Belizo, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Gvatemalo, Gujano, Haitio, Honduro, Jamajko, Kostariko, Kubo, Nikaragvo, Paragvajo, Salvadoro kaj Surinamo apartenas al la grupo.
Ekde la jaro 1987 ankaŭ okazas regulaj kunvenoj kun reprezentantoj de la Rio-grupo kun la Eŭropa Unio je ministra nivelo. La interkonsultiĝoj en 1990 per la Traktato de Romo estis instituciigitaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rio-grupo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.