Riaŭo (indonezie Riau; javie: رياو) estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion.
La provinco kovras areon de 87 023 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 Riaŭo havis 5 538 367 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 52 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 10 distriktoj, 153 subdistriktoj kaj 1 500 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Pekanbaru. Alia grava urbo estas Dumai.
Riaŭo Riau
| |
---|---|
provinco de Indonezio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Pekanbaru |
Areo | 87 023 km² |
Loĝantaro | 5 538 367 (stato de 2011) |
ISO-kodo | ID-RI |
emblemo | |
La teritorio situas en la ebena, marĉa orienta parto de la insulo borde de la Malaka Markolo La insuloj situantaj nordoriente de la marbordo en 2004 iĝis propra provinco sub la nomo Kepulauan Riau (Riaŭ-insuloj). Riaŭo havas varion de naturaj rimedoj kiel nafto, tergaso, kaŭĉuko, palmoleo, fiŝoj kaj ligno. La strategia situo en la Malaka Markolo, ĉe la plej mallonga mara vojo de Imperia Ĉinio al Barato jam frue signifis gravecon de la regiono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Riaŭo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.