Puy du Fou estas amuzparko pri historiaj temoj situanta en la departemento Vendée en Francio, je la dua rango laŭ nombro de vizitantoj post Disneyland Parizo.
La parko gastigas ankaŭ La Cinéscénie, nokta spektaklo ludata de bonvoluloj pri la historio de Vendée per la sorto de iu familio : La familio Maupilier. En tiu spektaklo montriĝas mita socia interkonsento, kiu estus karakterizinta la historian Vendeon.
Puy du Fou | |||
---|---|---|---|
| |||
tema parko • organizaĵo | |||
loko | Komunumo Les Épesses | ||
malfermiĝo | Cinéscénie : 1978 Grand Parc : 1989 | ||
vizitantoj | 1,912 million (2014) | ||
areo | Cinéscénie : 23 ha Grand Parc : 55 ha | ||
adreso | Departemento Vendée, Francio | ||
retejo | puydufou.com | ||
Geografia situo | , 0° 56′ U 46.89334-0.9320679999999946° 54′ N, 0° 56′ U | ||
| |||
| |||
| |||
Puy du Fou fariĝis la unua amuzparko en Eŭropo premiita kiel la plej bona parko en la mondo atribuita de « Thea Classic Awards 2012 ». De tiam li ricevis multajn premiojn kaj distingojn okaze de Applause Award kaj Parksmania Awards, laŭdante la kvaliton de la spektakloj, movadojn aŭ iluziigoj.
Puy du Fou ne estas vilaĝo sed loknomo en la komunumo Les Épesses nordokcidente de la centro, situanta en la lando de la vendea heĝa kamparo, proksime de Les Herbiers kaj de Cholet, je 45 minutoj de La Roche-sur-Yon kaj je unu horo de Nantes kaj Angers.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Puy du Fou, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.