La provinco Ŝarkija, ankaŭ literumata Aŝ-Ŝarqiyya (arabe محافظة الشرقية, latinliterigo Muḥāfaẓa aš-Šarqīya respektive Muhāfaza aŝ-Ŝarkīja, en Esperanto la orienta provinco) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio.
Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 5 354 041 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Zagazig, grava sateliturbo estas Urbo de la Deka de Ramadano kaj alia grava urbo estas Bilbejs. La teritorio situas en la orienta parto de la Nildelto.
Provinco Ŝarkija | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
gubernio de Egiptio [+] | |||
Lando | Egiptio | ||
Supermara alteco | 8 m [+] | ||
Ĉefurbo | Zagazigo | ||
- koordinatoj | , 32° O 30.731.6331° N, 32° O [+] | ||
Areo | 4 911 km² (491 100 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 7 163 824 [+] (28-a de marto 2017) | ||
Denseco | 1 458,73 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | EG-SHR | ||
Provinco Ŝarkija | |||
Vikimedia Komunejo: Sharqia Governorate [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La provinco limas norde je la provinco Dakahlija (Ad-Daqahliyya), oriente je la provincoj Port Said (Bur Saʿid) kaj Ismailija (Al-Ismaʿiliyya), sude je la provinco Helŭan kaj okcidente je la provincoj Kaljubija (al-Qalyubiyya) kaj Garbija (al-Gharbiyya).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Provinco Ŝarkija, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.