Pneŭmonologio (greke πνευμονολογία, de πνεύμονας, pneŭmonas, pulmo kaj λόγος, lógos, instruo, scienco) aŭ pulmologio (de la latina vorto pulmo, kiu en Esperanto signifas la samon) estas subfako de interna medicino, kiu traktas la malsanojn rilatajn al la pulmo kaj proksimaj organoj.
La pneŭmonologio ampleksas la preventon, diagnozadon kaj sen-operacian terapion de la malsanoj de la pulmo, la bronkoj, la mediastino kaj de la pleŭro.
La torakokirurgio estas parto de la medicina fako kirurgio, la radiado de pulmaj tumoroj parto de radiologio kaj la medikamenta terapio de pulmaj tumoroj parto de la onkologio - tiuj temaroj do ne rekte konsideriĝas parto de la pneŭmonologio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pneŭmonologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.