La Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ) estis komencita de Ito Kanzi por eldonado de 1973.
Pro tiu kolosa laboro la Komitato de UEA distingis s-ron Ito per la honora membreco de la Asocio en 1990 kaj en 1991 li ricevis la FAME-premion.
La minuskle skribita PVZ - Ludovikito konsekvence ne uzis majusklojn - en tre bela fizika prezento konsistas el 16 volumoj de originalaĵoj, 7 volumoj de tradukoj kaj 8 miks-enhavaj kromkajeroj. Laŭ alia redakta koncepto Ludovikito kunmetis ankaŭ tri volumojn de "iom reviziita plena verkaro de l.l. zamenhof" (Originalaroj I-III). Tria serio estas Ludovikologia Dokumentaro, "eble neniam kompletigotaj necesaj aldonoj al la pvz", kies plano antaŭvidis 26 volumojn, el kiuj aperis 21.
Jam antaŭ ol li komencis sian laboregon pri la verkoj de L. L. Zamenhof, Ito Kanzi verkis pli ol 4000-paĝan japanlingvan biografian romanon pri la vivo de la aŭtoro de Esperanto. Ĝia unua volumo aperis en 1967 kaj la sepvoluma verko kompletiĝis en 1973.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Plena Verkaro de Zamenhof, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.