Parkuro (france: parkour), kromnomata la arto de kurado, estas trejna disciplino, kiu uzas moviĝojn origine venintajn el armea barilkureja trejnado.
Praktikantoj klopodas trairi de punkto A al punkto B per la plej efika maniero kiu eblas. Oni faras tion uzante nur la homkorpon kaj la ĉirkaŭaĵojn por impulso, kun fokuso en konservado de la plej da movokvanto kiu eblas sendangêre. Parkuro povas enhavi transbarilan kuradon, kuradon, grimpadon, balancadon, saltadon, ruliĝadon, rampadon kaj aliajn similajn movadojn. La armea trejnada deveno de parkuro donas al ĝi kelkajn aspektojn de nebatala luktoarto.
Parkuro | |
---|---|
speco de sporto | |
Asian martial arts • atletiko • gimnastiko • obstaklokurado | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Parkuro estas agado kiun oni povas praktiki sole aŭ malsole, kaj ĝi estas kutime (sed ne nepre) farata en urbaj spacoj. Parkuranto celas vidi la ĉirkaŭaĵon en nova maniero kaj elpensas la eblecojn por trapasi ĝin specife.
Originita en Francio, ĉefe de Raymond Belle, David Belle kaj Sébastien Foucan dum la 1980-aj jaroj, parkuro populariĝis en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj per filmoj, dokumentfilmoj kaj propagandaĵoj.
Liberkuro (freerunning) ne estas sinonimo de parkuro, sed aparta sporta fako, kies teĥnikoj parte interkovras kun tiuj de parkuro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Parkuro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.