Jam pli longe ekzistas artikolo pri Tutafrikaj koloroj (same kiel Tutarabaj koloroj kaj Tutslavaj koloroj).
La artikoloj devus esti harmoniigitaj, kaj la titolo "tutafrikaj" lingve preferindas.
Ekzistas du aroj da tri koloroj difineblaj kiel panafrikaj koloroj : la verdo, oro kaj ruĝo, unue uzita por la flago de Etiopio, kaj la ruĝo, nigro kaj verdo, oficiale agnoskita de la ligo UNIA (vidu pri tio la artikolon pri Afrik-Usona flago). Tiuj koloroj do estas ofte uzitaj por simboli panafrikanismon, afrikan identecon aŭ eĉ nigrulojn kiel raso, kvankam aliaj flagoj (ekzemple tiu de Litovio) uzas la samajn kolorojn pro aliaj kialoj.
La panafrikaj koloroj estas do nigro, ruĝo, flavo kaj verdo. Nigro estas la haŭtkoloro de afrikanoj, ruĝo reprezentas la sangon de afrikanoj verŝitan dum la kolonia periodo de Afriko, flavo simbolas la oron kaj riĉaĵojn de Afriko, kaj verdo aludas al la verdaj pejzaĝoj de la kontinento.
Ĉi sube videblas nur tiuj afrikaj landoj, kiuj hodiaŭ ne plu uzas la panafrikajn kolorojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Panafrikaj koloroj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.