Paŭlo la 1-a (ruse Павел I Петрович; naskiĝis la 1-an de oktobro 1754, mortis la 23-an de marto 1801) estis imperiestro de la Rusia Imperio en 1796 - 1801.
Paŭlo la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
imperiestro de la Rusia Imperio | |||||
Regado | 1796 - 1801 | ||||
Antaŭulo | Katerino la 2-a (la Granda) | ||||
Sekvanto | Aleksandro la 1-a | ||||
Persona informo | |||||
Павел Петрович Романов | |||||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1754 en Sankt-Peterburgo | ||||
Morto | 11-an de marto 1801 (46-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pikado • asfiksio vd | ||||
Tombo | Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Loĝloko | Pavlovsk Museum-Preserve vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Romanov-Holstein-Gottorp vd | ||||
Patro | Petro la 3-a vd | ||||
Patrino | Katerina la 2-a vd | ||||
Gefratoj | Alexey Bobrinsky • Anna Petrovna vd | ||||
Edz(in)o | Natalia Alexeievna of Russia • Maria Fjodorovna vd | ||||
Amkunulo | Anna Lopukhina vd | ||||
Infanoj | Aleksandro la 1-a • Konstantin Pavloviĉ • Nikolao la 1-a • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia • Grand Duchess Elena Pavlovna of Russia • Maria Pavlovna Romanova • Catherine Pavlovna of Russia • Grand Duchess Olga Pavlovna of Russia • Anna Pavlovna of Russia • Grand Duke Michael Pavlovich of Russia • Semyon Afanasyevich Velikiy • Marfa Musina-Yuryeva • unnamed child Romanov vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Павел I vd | ||||
Okupo | suvereno vd | ||||
Aktiva dum | 1774–1801 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis sola filo de geimperiestroj Petro la 3-a kaj Katerino la 2-a.
Liaj gepatroj geedziĝis ankoraŭ junaj laŭ volo de tiama rusia imperiestrino Elizabeta Petrovna kaj dum unuaj jaroj de ilia kuna vivo ne okazis ties intima koito.
Finfine post du malsukcesaj gravedecoj Katerina naskis filon la 1-an de oktobro 1754. Lin oni baptis kiel Paŭlo kaj deprenis de la patrino por varti lin ekstere. Ŝi rajtis nur malofte viziti lin.
Lia patro Petro la 3-a estis detronigita la 9-an de julio 1762, kiam Paŭlo estis nur okjara infano kaj li ne pardonis sian patrinon pro la ŝtata renverso ĝis ŝia morto en 1796. Ŝajne pro tio ne okazis reciprokaj amo kaj estimo de la la patrino kaj la filo dum ilia vivo.
En 1783 imperiestrino Katerina la 2-a donacis al sia filo Paŭlo palacon en Gatĉino situantan malproksime de Sankt Peterburgo, t.e kvazaŭ forigis lin de si.
Tie Paŭlo organizis malsaman vivmanieron laŭ la prusa modelo, inkluzive propran armeeton, kiun li mem ŝatis dresi.
La 17-an de novembro 1796 Katerina la 2-a subite mortis pro terura apopleksio. Ŝia filo kaj heredinto surtroniĝis sub nomo Paŭlo la 1-a.
En 1798 Rusio alianciĝis kun Britio, Aŭstrio, Turkio kaj Reĝlando de la du Sicilioj kontraŭ Francio. Ĉefkomandanto estis Aleksandro Suvorov, kiu ofte sukcesis kaj venkis la francan armeon septembre de 1799. Li liberigis la nordan Italion.
Laŭ peto kaj invito de la Malta Ordeno Paŭlo la 1-a iĝis ĝia Granda magistro. De tiam al lia titolo oni aldonis mencion pri tio ĉi.
Tuj post sia surtroniĝo la nova imperiestro Paŭlo la 1-a komencis ŝanĝi la ŝtatan vivmanieron, kiu estis dum reĝado de lia patrino Katerina la 2-a.
Ekde 1797 ĝis 1801 li sukcesis okazigi kelkajn gravajn enlandajn reformojn, kiujn ofte ne aprobis la rusia nobelaro.
Interalie li ordonis:
Malkontento de la rusa aristokrataro pri reformoj de Paŭlo la 1-a rezultigis la komploton kontraŭ li okazintan la 23-a de marto 1801 en Miĥajlovskij kastelo de Sankt Peterburgo. Ĉi-areo estas mirakle rimarkinda, ĉar la kastelo estis antaŭnelonde konstruita sur loko, kie estis la Somera palaco, en kiu Paŭlo la 1-a naskiĝis.
Inter ceteraj komplotintoj partoprenintaj en mortigo de Paŭlo la 1-a estis Platono Zubov (eksa favorito kaj amito de Katerina la 2-a), kies frato Nikolao murdovundis la imperiestron. Oni ankaŭ krome strangolis lin per skarpo.
Laŭ multaj oblikvaj supozoj, lia filo, heredinto Aleksandro (estonta imperiestro Aleksandro la 1-a) sciis pri la komploto kaj ĝiaj celoj, inkluzive murdon de lia patro. Ŝajne pro tio, li permanente turmentiĝis kaj imitis sian pseŭdan morton en 1825 en Taganrogo kaj poste vivis kiel ermito sub kaŝnomo Fjodor Kuzmiĉ ĝis sia reala morto en 1864.
Paŭlo la 1-a estis dufoje edzo. Lia unua edzino estis germana grafino Wilhelmina Luisa von Hessen-Darmstadt, kiu post ortodoksiĝo nomiĝis Natalia Alekseevna. Al ŝi li edziĝis en 1773. Ŝi mortis en 1776 dum nasko.
Samjare li edziĝis al germana princino Sophia Dorothea Augusta Luisa von Württemberg, naskita en Stettin (nun Szczecin en Pollando), kie ankaŭ naskiĝis lia patrino Katerina la 2-a. Kiel imperiestrino de Rusio ŝi nomiĝis Maria Teodorovna.
Ili havis dek gefilojn, kiuj poste fariĝis:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Paŭlo la 1-a (Rusio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.