Ordinacio aŭ ordino estas sakramento de Kristanismo kiu faras viron diakono, sacerdoto aŭ episkopo.
Ordinacio estas unu el la sep katolikaj kaj ortodoksaj sakramentoj.
En Roma Katolikismo, virinoj ne povas ordiniĝi. En la okcidentaj partoj de la Katolika eklezio, al kiu apartenas 98% da Katolikoj, edziĝintaj viroj rajtas fariĝi diakonoj, sed ne sacerdotoj aŭ episkopoj. Ordinado estas unu el la sep katolikaj sakramentoj.
En Ortodoksismo kaj en la Katolikaj eklezioj en orientaj landoj, edziĝintaj viroj rajtas fariĝi diakonoj aŭ sacerdotoj, sed ne episkopoj (kiuj kutime estas monaĥoj). En kaj Katolikismo kaj Ortodoksismo, jam ordinitaj viroj ne rajtas edziĝi, escepte kiam specialan escepton permesas episkopo. En la okcidentaj partoj de la Katolika eklezio, tia escepto ordinare okazus nur post kiam episkopo ordonus, ke tiu sacerdoto ne plu faru sacerdotajn devojn.
En Anglikanismo, la tri ordoj povas edziĝi, kaj en Nordameriko povas esti virinoj. En Britio, virinoj povas esti ordinitaj diakonoj kaj sacerdotoj, sed nur viroj povas esti episkopoj.
Protestantismo ne konsideras ordinon kiel sakramenton; ili tamen havas samtipan riton.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ordinacio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.