Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo (ruse Орден Трудового Красного Знамени) estas la unua plej prestiĝa ordeno de Sovetunio, kiun establis la Oka Kongreso de laboristoj, kamparanoj, ruĝarmeanoj kaj kozakaj deputitoj de RSFSR okazinta decembre de 1920.
Decido de la Kongreso celis rekompenci personojn aŭ kolektivojn pro ties aktiveco kaj diligenteco en solvado de diversaj ekonomiaj problemoj. Ĝi estis analogo de la Ordeno de Ruĝa Standardo (Sovetunio), per kiu oni dekoraciis ĉefe militistojn.
Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo | ||
socialist order of merit • ordeno • civil decoration | ||
---|---|---|
Lando | Sovetunio | |
Fondita en | 7-a de septembro 1928 | |
Marte de 1922 la speciala komisiono adoptis aspekton de la nova ordeno, kiun proponis ruĝarmeano Kuklinskij. Poste ĝia aspekto estis ŝanĝita sesfoje.
En 1928 oni establis la Ordenon de Laborista Ruĝa Standardo de Sovetunio, kiu estis plej amasa alta dekoracio dum ekzistado de USSR ĝis decembro 1991, kiun ricevis pli ol unu miliono da personoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.