La oranĝa suko aŭ oranĝsuko estas trinkaĵo farita el premataj oranĝoj (Citrus sinensis).
Necesas premi 2,5 al 3 kg da oranĝoj por ricevi 1 litron da oranĝa suko.
Oni povas premi oranĝojn por si mem, helpe de mana premilo aŭ citruspremilo, sed ofte oni aĉetas oranĝan sukon en botelo aŭ kartona skatolo (depende de la mondregiono). Oni tamen ne povas kompari la kvaliton. La plej bona suko sendube estas farita el freŝaj fruktoj. La kvalito de la aĉetitaj sukoj tre multe dependas de la sukoprocentaĵo, kiu enestas kaj de la produktomaniero. Kelkaj industrie faritaj sukoj ekzemple ne enhavas 100% da suko, sed multe malpli. Al la sukoj, kiuj enhavas malpli ol 100% da suko, la produktinto ĝenerale aldonas ekzemple sukeron aŭ aliajn aĵojn (ekzemple por la kolorigo de la suko, ke ĝi aspektu natura, vitaminojn aŭ mineralojn).
La oranĝa suko estas fonto da vitamino C kaj en multaj landoj formas parton de la kutima matenmanĝo.
En la mondo estas produktata 60 milionoj da tunoj en la jaro 2000 el kiu 18 miliono fare de Brazilo kaj 11 milionoj fare de Florido.
La oranĝa suko estas ofte transportata sub formo de koncentrato: post premo de la oranĝoj, la akvo entenata en la suko estas vaporigita, la restanta siropo estas pasteŭrizita kaj frostigita sur la loko de la produktado. La volumeno estas tiel reduktita al 10 % de la komenca volumeno, tio, kiu malmultekostigas la transporton.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Oranĝsuko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.