La Nikobara kolombo, Caloenas nicobarica estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto en etaj senhomaj insuloj de Indonezio kaj Nikobaroj.
Ĝi estas la ununura ankoraŭ vivanta membro de la genro Caloenas.
Nikobara kolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Caloenas nicobarica (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri granda, fortika kolombo 40 cm longa. Ĝi estas ĉefe griza kaj metalverda dorse kun verdaj kaj kuprecaj brilegplumoj, krom grizaj krinplumoj en kolo. Kapo, supra kolo, flugilplumoj kaj brusto estas malhelgrizaj. La vosto estas tre mallonga kaj kontrastege purblanka. Esta nigra nodo baze de la beko, kaj la fortaj plumoj estas malhelruĝaj. Tiu ĉi ne estas tre voĉa specio, sed ĝi posedas basan laŭtan ripetecan alvokon.
Inoj estas iomete pli etaj ol maskloj; ili havas pli malgrandan bekan nodon, pli mallongajn krinplumojn kaj pli brunajn suprajn partojn. Nematuraj birdoj havas nigrajn vostojn.
La Nikobara kolombo vagadas en aroj el insulo al insulo, inkludante senhomajn lokojn, serĉante sian manĝaĵojn de semoj, fruktoj kaj kelkaj senvertebruloj, kaj ĝi estas allogita al areoj kie disponeblas cerealoj; kutime ĝi dormas en proksimaj insuletoj kie ne estas predantoj kaj pasas la tagon en areoj kun pli bona manĝodisponeblo. La flugo estas rapida, kun la regulaj frapoj kaj eventuala vipado de flugiloj kio estas karaktera de kolomboj en ĝenerale. Kurioze grupoj kutimas flugi en kolonoj aŭ ununura linio kaj ne en libera aro kiel plej parto de kolomboj; la blanka vosto ŝajnas utili kiel "vostolumo" kiam oni trapasas akvon krepuske aŭ mateniĝe. Tion faras ankaŭ mallertaj birdoj, se junuloj senhavantaj blankajn vostojn, kiuj povus perdigi grupon pro tio kaj pro mallerteco.
Tiu ĉi orientalisa specio nestumas en densaj arbaroj, kie ili konstruas neston el bastonetoj en arbo, kie la ino demetas ununuran blankan (kun bluecaj nuancoj) ovon.
Laŭ komparoj de mitokondria citokromo b kaj 12S rRNA la sekvencoj de DNA (Shapiro et al. 2002), la Nikobara kolombo estis proponata kiel la plej proksima parenco de la Dido kaj de la Rodrigesa ermitkolombo. Tio ne implicas veran rilaton; tio simple signifus, ke ĉiuj aliaj vivantaj specioj estus eĉ pli diferencaj. Krome, la filogenio deduktita estas erareca; molekula filogenio de Hindoaŭstraliaj kolomboj pruvis, ke diferencaj rezultoj dependis el la genetika sekvenco analizita (kompare ekz. kun Johnson & Clayton 2000).
El subfosiliaj ostoj trovitaj en Novkaledonio kaj Tongo, formortinta specio, la Granda krinkolombo (Caloenas canacorum) estis iam priskribita. Ĝi estis grandega birdo, ĉirkaŭ kvarono pli granda ol la Nikobara kolombo. Konsiderante, ke ĝi estus bona manĝoresurso, ĝi estus estinta troe ĉasata ĝis formortigo de la unuaj homaj setlantoj en la insuloj kiam tio okazis.
La Liverpula kolombo, alia pli ĵuse formortinta specio el nekonata insulo kaj loko el Pacifiko, estas lokita ankaŭ en Caloenas, sed tio estas ĝuste la malpli stranga eblo; veraj similecoj estas nuntempe nedetermineblaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nikobara kolombo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.