La Nigramentona fruktokolombo, (Ptilinopus leclancheri) konata ankaŭ kiel la Nigragorĝa fruktokolombo aŭ Leklanĉera fruktokolombo, estas mezgranda ĝis 27 cm longa, birdo de la familio de Kolombedoj.
La masklo estas kolorplena birdo kun verdaj ventro kaj flugiloj, bruna vosto, blankecgrizaj kapo kaj kolo kun purpura bazo, ruĝa irizo kaj eta nigra makulo sub la flava beko. La ino havas verdajn kapon, kolon kaj bruston.
Nigramentona fruktokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ptilinopus leclancheri (Bonaparte, 1855) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigramentona fruktokolombo estas distribuata en malaltaj arbaroj de Tajvano kaj Filipinoj, kie estas komuna. En Tajvano tamen ĝi estas tre rara, konata nur el kvar specimenoj.
La dieto konsistas ĉefe el fruktoj. La ino kutime demetas ununuran blankan ovon en nesto farita el branĉetoj.
Ĉar ĝi estas sufiĉe disvastigita en ties granda teritorio, la Nigromentona fruktokolombo estas konsiderita kiel Malpli Zorgo ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nigramentona fruktokolombo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.