Nickelodeon estas usona kabla televida kanalo lanĉita la 1-an de aprilo 1979.
Ĝi estas posedata de ViacomCBS.
Nickelodeon | ||
---|---|---|
televidstacio | ||
Ĝeneralaj informoj | ||
Landoj | Usono | |
Komenciĝo de elsendoj | 1979 | |
Posedata de | Paramount Media Networks vd | |
Nombro da sekvantoj en sociaj retejoj | (stato la 17-a de februaro 2023) | |
Dum sia historio, Nickelodeon enkondukis plurajn fratajn kanalojn kaj temajn programajn blokojn. La 4-an de januaro 1988 Nickelodeon lanĉis Nick Jr., matena labortaga bloko direktita al antaŭlernejaj infanoj. La 11-an de aŭgusto 1991, la reto lanĉis alian ĉefan markon, la Nicktoons: originalaj animaciaj filmoj kreitaj specife por la reto. La marko Nicktoons enkondukis sian propran fratan kanalon, lanĉitan en 2002. En 1999, Nickelodeon partneriĝis kun Sesame Workshop (infaneduka senprofita organizaĵo konata interalie pro la produktado de la eduka serio Sezamostrato) por krei Noggin, eduka marko konsistanta el kabla kanalo kaj interaga retejo. Du blokoj direktitaj al adoleska publiko, TEENick (antaŭe ĉe Nickelodeon) kaj The N (antaŭe ĉe Noggin), estis kunfanditaj en memstaran kanalon, TeenNick, en 2009.
En septembro 2018, la kanalo spekteblis en iom pli ol 87 milionoj da hejmoj en Usono, kaj aldoniĝas multaj pliaj en aliaj landoj: Estas ĉirkaŭ 30 branĉoj de Nickelodeon tutmonde, inkluzive ekzemple en Germanio ekde 2005 kaj en Aŭstrio ekde 2006.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nickelodeon, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.