Naturkuracado aŭ naturopatio estas naturkuraca sistemo kiu rekonas la naturan propran, regenerigan kuracpovon de la ].
Kronika malsano ekestus kiam tiu propra kuracpovo ne plu kapablus forigi restaĵojn en la korpo. Tial naturkuracistoj forte akcelas edukadon kaj informadon pri sana naturnutrado kaj sana vivhigieno.
Al la tradicia naturkuracado apartenas fastado, dietoj, lumo-, aero- kaj hidroterapio, ofte aplikataj en kuraclokoj. Kutimaj helpiloj estas sanigaj herboj, biologiaj aŭ homeopataj medikamentoj kaj akupunkturo, kombinite kun fizioterapio kaj formoj de fizika ekzercado kiel ĉi kung, respiraj teknikoj, ŝanĝi vivstilon, sane manĝi kaj uzi certajn manĝosuplementojn.
Ofte oni aplikas plurterapian aliron.
Ekde 1986 ekzistas faka Esperanto-asocio pri naturkuracado, Internacia Naturkuraca Asocio. Ĝi eldonas revuon, fakverkojn kaj organizas renkontiĝojn. Ekde la jaro 1992 kunlaboras kun UEA.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Naturkuracado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.