En astronomio nomiĝas nadiro (de la araba ندير nadir aŭ نظير nathir, mala) al la intersekco inter la vertikalo de la observanto kaj la ĉiela sfero.
Tio estas: se imagi rekton tra la centro de la Tero kaj tra onia loko sur ties surfaco, la nadiro troviĝas sur tiu rekto, sub oniaj piedoj. Male troviĝas la zenito.
Ĝi uzatas ankaŭ en prisunaj terminoj kiel "la nadiro de la Suno", kiu estas la orbito plej malalta rilate al la horizonto kiun sekvas la Suno je la 12:00a horo en vintro.
En la kunteksto de la pormalproksimaj sensiloj, la termino nadiro referencas al la dispono de la instrumentoj por observado orientitaj perpendikulare al la tera surfaco. Tio aplikiĝas ankaŭ al kosmonaŭto kiu direktas sian rigardon aŭ orientas sian fotilon malsupren, kvazaŭ por orientigi ĝin al la centro de maso de la Tero.
Kiel etendo, nadiro uzatas ankaŭ por aludi al la plej malalta punkto aŭ al la momento de plej granda malo de procezo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nadiro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.