La Nacia Ŝoseo 7 aŭ Ruta Nacional 7 «Carretera Libertador General San Martín» (Dekreto n.º 115.261/1942) estas argentina ŝoseo, kiu kunigas la provincojn Bonaero, Santa Fe, Kordobo, San Luis kaj Mendoza.
Ĝi formas parton de la plej grava eloceana vojaro de la lando kaj estas branĉo de la Tut-Amerika Ŝoseo, kiu pluas en teritorio ĉilia kiel Ŝoseo CH-60.
La vojo trapasas Argentinon el oriento okcidentee, el la ŝtata ĉefurbo ĝis la limo kun Ĉilio, kio igas ĝin ŝoseo de granda trafiko de aŭtoj kaj kamionoj. Fakte la vojo estas la ĉefa internacia konekto inter Argentino kaj Ĉilio, kaj estas uzata ankaŭ por transporti surtere gravajn ŝarĝokvantojn el aŭ al Brazilo, Paragvajo aŭ Urugvajo.
Ties itinero estas el la Avenuo General Paz, limo inter la urbo Bonaero kaj la samnoma provinco kaj la Tunelo de Kristo Redemptoro situanta en la provinco Mendoza, en la limo kun Ĉilio, laŭ itinero de 1224 km. Ĝi troviĝas verkata en teritorio de la mendocino kiu unuiĝos finfine al la finita aŭtovojo en la teritorio de la provinco San Luis.
El Bonaero (34° 38′ 5.1″ S 58° 31′ 47.7″ U / 34.634750 °S, 58.529917 °U ) al la Tunelo de Kristo Redemptoro (32° 49′ 10″ S 70° 5′ 8″ U / 32.81944 °S, 70.08556 °U )
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nacia Ŝoseo 7 (Argentino), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.