La termino mongoloida raso aŭ mongoleca raso laŭ la forte pridiskutitaj historiaj modeloj de tipologia antropologio indikas pri etnaj grupoj kiuj dividas iujn fenotipajn trajtojn kiel centra okuloranda faldiĝo (anatomie latine epicanthus medialis), ŝoveliloformaj incizivoj kaj aliaj fizikaj trajtoj komunaj inter multaj homoj de Azio, Arkto, Ameriko kaj la plejparto de la Pacifikaj Insuloj.
La vorto estas formita de la bazo vorto "mongola" kaj la grekdevena scienca sufikso "-oid-" (el la antikva greka εἶδος, eidos, "formo, simileco"), kiu signifas "simila" (do kompareblas al la esperantlingva sufikso -ec-), do pro tio la termino laŭvorte signifas "simila al mongoloj" aŭ "mongoleca". La termino estis enkondukita de frua etnologio unuavice por priskribi diversajn etnajn grupojn de centra kaj orienta Azio, kaj laŭ la tiutempaj teorioj konsistigis unu el la proponitaj tri grandaj rasoj de la homaro. Kvankam iuj juraj antropologoj kaj aliaj sciencistoj daŭre uzas la terminon en iuj kuntekstoj (ekzemple en prikrimina justico), ekstere de tiuj kuntekstoj la termino nun de multaj homoj konsideras malestima kaj evitiĝas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mongoloida raso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.