Monato Pri Nigrula Historio

La Monato pri Nigrula Historio (angle Black History Month, en Usono ankaŭ African-American History Month) estas ĉiujara memorperiodo, precipe en Usono, Kanado kaj Britio, kiam oni intence memoras kaj celebras la historion de la afrikdevenaj homoj ekster Afriko.

En Usono kaj Kanado ĝi okazas dum februaro, kaj en Britio en oktobro.

Monato Pri Nigrula Historio
Usonaj mararmeanoj spektas dancadon dum celebrado de la Monato pri Nigrula Historio
Monato Pri Nigrula Historio
Carter G. Woodson, iniciatinto de la observado

La memormonato komenciĝis en 1926 kiel semajna solenaĵo anoncita kiel "Negro History Week" de la historiisto Carter G. Woodson kaj la Asocio por Studado pri Negra Vivo kaj Historio (kiun Woodson kunfondis). Woodson elektis la duan semajnon de februaro, ĉar tiam okazis la naskiĝdatoj de du homoj grave influintaj la vivojn kaj socian staton de afrikdevenaj usonanoj, nome la prezidento Abraham Lincoln, kies dekreto (Emancipa Proklamaĵo) komencis la aboladon de sklaveco en Usono, kaj la aboliciisto kaj ekssklavo Frederick Douglass. En 1976, okaze de la 200-jariĝo de Usono, oni plilongigis tiun semajnon al tuta monato. La tiam prezidento de Usono, Gerald Ford, parolis pri tio, instigante usonanojn "kapti la okazon por honori la tro ofte neglektitaj atingoj de nigraj usonanoj en ĉiu kampo de klopodado tra nia historio."

References

Eksteraj ligiloj

Tags:

BritioKanadoUsono

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

(11737) 1998 QL24KonstruestroInternacia fonetika alfabetoBarata kalendaroMamonas AssassinasKartvelioTürkiye Radyo Televizyon KurumuKNTTT-legilo5PubMedJean-Antoine HoudonMuziknoto64LEpoko de malkovrojLatina lingvo30-a de septembroLezennes19-a de septembroAngkor ŬatJan Jindřich LoeweRomioFebruaro de 202319-a jarcentoDekoltaĵoĈefpaĝoBurgo de ŜemiranChigninVentotuneloAnarkioPermesiloNamibio15-a de novembroMonakoKorespondadoĜamŝoroPorto-RikoMagnesia ĉe rivero Meandro11724 RonaldhsuBerraNepalo1916VideoludoLegnicaPovekvilibroLa Chaux-de-FondsBelmezBaratoTeĥo (sporto)I Saw the Figure 5 in GoldSeneka lingvoRaponeKeltojArdes (romano)Johann Damascen von KleimayrnSundiata KeitaBrunaOtomana Imperio1930-aj jaroj2007SMao Zedong27-a de martoHeredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)Leslie MandokiEocenoSophie de Choiseul-Gouffier7-a de septembro🡆 More