Gaston Moch: Franca esperantisto, oficisto de artilerio

Gaston MOCH (naskita la 6-an de marto 1859 en Saint-Cyr apud Parizo; mortinta en 1935) estis franca esperantisto, oficiro de artilerio ĝis 1894, poste verkisto kaj pacisto.

Gaston Moch
Gaston Moch: Franca esperantisto, oficisto de artilerio
Gaston Moch en 1906
Persona informo
Aliaj nomoj Patiens • Alesiano
Naskiĝo 6-an de marto 1859 (1859-03-06)
en Saint-Cyr-l'École
Morto 3-an de julio 1935 (1935-07-03) (76-jaraĝa)
en 13-a arondismento de Parizo
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Familio
Patro Jules Moch
Infano Jules Moch
Okupo
Okupo lingvistoesperantisto • pacifisto • tradukisto
Esperanto
Esperantisto numero 1311
Gaston Moch: Franca esperantisto, oficisto de artilerio
Gaston Moch: Franca esperantisto, oficisto de artilerio
vdr

En 1893 li verkis francan libron, kie li antaŭvidis ne mallongan, sed kvarjaran militon, kiu unuigos la batalantajn popolojn. En 1894 li eksiĝis kaj sin dediĉis al la propagando de paco per franca-germana akordo, kaj al la defendo de la „Rajtoj de la homo“. En 1879, lernanto en „l'École Polytechnique“, li legis libron pri Leibniz kaj de tiu momento ne ĉesis pripensi la problemon de internacia kompreniĝo, tiom pli ke li estis poligloto. Li aliĝis al Esperanto en 1889 (la tria aliĝinto en Francujo) kaj dum multaj jaroj propagandis per parolo kaj verkoj. La 31 marto 1900 li faris paroladon, post kiu fondiĝis la Pariza grupo, kiun li prezidis. Sed tuj ĉe la komenco li deziris perfektigojn kaj korektojn, kaj post la rifuzo de Zamenhof, li daŭrigis sian porreforman agadon, „al kiu, li diras, li fine altiris de Beaufront, unue timigitan“. Li partoprenis en la laboro de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia (1907) kiel anstataŭanto de Émile Boirac. Iom post iom li deturnis sin de Esperanto, kaj kiam la komisiono elektita de la Delegacio finis sian laboron (1913), li definitive adoptis la reformitan sistemon "Ido". En la 1930-aj jaroj li reĵetis eĉ la ideon de planlingvo.

Li redaktis ,Espero Pacifista' (1905-1908). Krom multaj artikoloj kaj kelkaj broŝuroj en Esperanto precipe pri paco kaj malarmo, li verkis

  • La question de la langue internationale et sa solution par l' Espéranto, 1897.
  • Pri la elparolado de Esperanto, 1907.
  • Traduko de Tristan Bernard: Angla lingvo sen profesoro, komedieto, 1907.
  • Traduko de About: La Reĝo de la Montoj, 1909.
  • Pri la transskribo de la propraj nomoj en Esperanto, 1910.

Moch estis membro de la Lingva Komitato de 1905 ĝis 1912 (eksigo pro kontraŭesperanta agado). (Surbaze de la artikolo de Louis BASTIEN en Enciklopedio de Esperanto).

Rete legeblaj verkoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

Tags:

185919356-a de martoFranca esperantistoPacistoParizo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Angla lingvoDisigo de povojGermana lingvoGilgitKViandoVakcina RibeloRusioAngkor ŬatCifereca objekta identigiloRudolf RößlerGRAzia marabuoRadostínJaroIndiana flutoArdes (romano)KalkoŝtonoMonda Boksa AsocioUEnkarniĝo2010-aj jarojAeroplanoTeĥo (sporto)Listo de landoj laŭ loĝantaro26-a de martoSega SaturnSergej RaĥmaninovMonda heredaĵo de UneskoAKB48Chambrelien (stacidomo)BirdojAngula arkoTeroOroZ2003ĈefurboPaul GubbinsUnuĉeluloIranoNajacGéza HollósiDinastio QingVikipedio en EsperantoMarie UnderFrancisko Valdomiro LorenzRusa lingvo4Islama kalendaroSovetunioHeredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)Abasida KaliflandoŜakoBjalistokoLatina lingvoLego (firmao)Sociaj protestoj de 1968ManĝaĵoIrana kalendaroJoa Korhonen6WhatsApp1917Mao ZedongMigra falkoIsraeloVoltaire🡆 More