La Milito por Turka Sendependiĝo (turke: İstiklâl Harbi aŭ Kurtuluş Savaşı, laŭlitere Milito de Libereco); estis milito okazinta inter la 19-a de majo 1919 kaj la 24-a de julio 1923.
Ĝi estis milito enkondukita de la turkaj naciistoj kontraŭ la Aliancanoj — nome Grekio ĉe la okcidenta fronto, Armenio orienta, Francio sur la Sudo kaj kun ili, Unuiĝinta Reĝlando kaj Italio en Konstantinopolo (nun Istanbulo) —, post kiam la lando estis dividita fare de la Aliancanoj sekvante la malvenkon de la Otomana Imperio dum la Unua Mondmilito. Malmultaj de la okupantaj britaj, francaj kaj italaj trupoj estis deplojitaj aŭ engaĝitaj en batalo. La Turka Nacia Movado en Anatolio kulminis per la formado de nova Granda Nacia Asembleo de Turkio kiu sukcese mobilizis ĝiajn rimedojn sub gvidado de Mustafa Kemal. Post la kampanjoj kontraŭ ofensivoj de Grekio, kaj de la Turk-armena kaj Franca-turka Milito, la turkaj revoluciuloj devigis la aliancanojn prirezigni la Traktaton de Sèvres kaj negoci la Traktaton de Lausanne en julio 1923, forlasante Anatolion kaj Trakion por formi la Respublikon Turkio en oktobro 1923. La establado de la Turka Nacia Movado kondukis al la fino de la Otomana epoko kaj kun la reformoj de Atatürk estis kreita moderna, laika nacio-ŝtato.
Milito por Turka Sendependiĝo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
milito de nacia liberiĝo • milito de sendependiĝo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Turkaj revoluciouloj Subtenita de: Soveta Rusio Italio (sekrete) | Grekio Francio Armenio (en 1920) Unuiĝinta Reĝlando Otomana Imperio (ĝis 1922) Italio Kartvelio (en 1921) | ||||||
Komandantoj | |||||||
Mustafa Kemal Paŝao Fevzi Paŝao İsmet Paŝao Kâzım Paŝao Ali Fuat Paŝao | Anastasios Papoulas Georgios Hatzianestis Leonidas Paraskevopoulos Henri Gouraud Drastamat Kanayan Movses Silikyan George Milne Süleyman Şefik Paŝao | ||||||
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Milito por Turka Sendependiĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.