Meksika Esperanto-Federacio: Landa organizo de Esperanto en Meksiko, Landa Asocio de UEA

La Meksika Esperanto-Federacio (MEF) estas la landa Esperanto-asocio de Meksiko.

Kvankam Esperanto alvenis en Meksikon jam en 1903, la armita etapo de la revolucio en la lando (1910-1917) forviŝis ĉiajn organizaĵojn de la unuaj jaroj. Nur en la posta etapo, kiam la situacio estabiliĝis, kelkaj pioniroj rekomencis la poresperantan agadon, inter kiuj elstaras M.C. Rodríguez, la plej aktiva de tiu tempo.

Meksika Esperanto-Federacio
emblemo
landa asocio de UEA
Komenco 1950
Lando(j) Meksiko vd
Retejo Oficiala retejo
Meksika Esperanto-Federacio: Landa organizo de Esperanto en Meksiko, Landa Asocio de UEA
Meksika Esperanto-Federacio: Landa organizo de Esperanto en Meksiko, Landa Asocio de UEA
vdr

La alfluo de hispanoj ekzilitaj de la frankisma diktaturo injektis novan sangon ankaŭ en la meksika Esperanto-movado. Juan de Oyarzábal kaj Francisco Azorín Izquierdo eble estas la plej konataj el la esperantistoj de tiu epoko.

La organizaj klopodoj kulminis en 1950, per la fondo de Meksika Esperanto-Asocio (hispane Asociación Mexicana de Esperanto), kiu poste ŝanĝis sian nomon al Meksika Esperanto-Federacio (MEF). Kelkaj membroj estis: Angel Luna Cárdenas, Fidel Figueroa, Jorge Luis Gutiérrez, Ricardo Ruiz Carrillo kaj aliaj. Prezidanto de MEF estis profesoro Emilio Arias García, kiu eldonis la revuo "La Espero" kun Ricardo Ruiz Carrillo kaj Kyoko Matsumoto. La ĵurnalisto Ricardo Ruiz ankaŭ eldonis tradukojn de Tibor Sekelj, Miyamoto Masao kaj aliaj poetoj en la ĵurnalo "El Periódico de Mexico". La MEF tamen postrestis depost 1984 kaj kelkaj aktivuloj fondis la Meksikan Asocion por Progresado de Internacia Lingvo. Poste, tamen, ĝi kunfandiĝis kun MEF. Juan Jacobo Schmitter estis ties prezidanto en tiu nova epoko.

En 1996 estis reorganizita la Federacio; estis kunvokata fondkunveno por pridiskuti la statuton kaj elekti novan estraron. Tiel estis elektita profesorino Leonora Torres kiel prezidantino. Ankaŭ tiun jaron la organizaĵo estis oficiale registrita antaŭ la registaro. MEF organizis la Kvinan Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto en 2001.

Post tiu Kongreso, Jorge Luis Gutiérrez estis elektita prezidanto. Li rezignis komence de 2003 kaj, dum la Sepa Nacia Kongreso de Esperanto (okazigita en majo, en Meksikurbo), Luis Raudón estis elektita prezidanto. Li prezidis la asocion ĝis la jaro 2008. Dum la 9-a Nacia Kongreso de Esperanto kiel prezidanto elektiĝis Mallely Martínez Mateos.

Ni ĉiuj estas la gazeto de MEF.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Tags:

1903Esperanto-asocioMeksika revolucioMeksiko

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Nacia monumento de la dua mondmilitoKanzonoArad (urbo)Aplikprograma interfacoMonchique4-NonenoJohann Martin RiesterFedro (dialogo)Vikipedio en EsperantoBelmonte (Portugalio)Fratoj GrimmAngla nacia teamo de futbaloUniversitato HarvardŜvaoDamir MatkovićRetejoAbraham LincolnCBS NewsPermakulturoBonfarto1-a de majoUkrainioLuljeta LleshanakuMaho-ŝoĝoAitor AranaVetludoTriopismoEliza OrzeszkowaŜenŝjioAfrik-usonanojPollandoEdmund HaulerBoacoSankta Romia ImperioFutbaloKanadoInternacia Infana KongresetoArmena genocido3Japana lingvoJohann Gregor MendelBatuko (religio)UsonoFrançois MitterrandKuketo1990Chișineu-CrișSerio John J. Malone20-a jarcentoIneu (Arad)Listo de germanaj esperantistojArad (Israelo)Internacia Fonetika AlfabetoNaŭatla lingvoCurticiHispana lingvoLento GoffiPetr Sepéši2013Somera Esperanto-StudadoOrdiga algoritmoCharlotte Alington BarnardKendji Girac24-a de aprilo🡆 More