La masakro en la bazlernejo Sandy Hook okazis la 14-an de decembro 2012 en Newtown, Konektikuto, Usono, kiam 20-jaraĝa viro, Adam Lanza, pafmortigis 20 infanojn, kiuj aĝas inter ses kaj sep jarojn, kune kun ses plenkreskaj lernejaj laboristoj.
Antaŭ ol veturi al la lernejo, li pafmortigis sian patrinon en ilia hejmo en Newtown. Kiam krizaj respondistoj alvenis al la loko, Lanza pafmortigis sin en la kapon.
La okazaĵo estis la plej mortiga amaspafado, ĉu en mezlernejo aŭ en bazlernejo, en la usona historio, kaj la kvara plej mortiga amaspafado de sola homo en la usona historio. La pafado instigis renovigitan debaton pri pafila kontrolo en Usono, inkludante proponojn por fari la histori-kontrolan sistemon universala kaj por fari novajn federaciajn kaj ŝtatajn pafilajn leĝojn, kiuj malpermesus la vendon kaj fabrikadon de certaj tipoj de duonaŭtomataj pafiloj kaj de magazenoj kun pli ol dek unuoj da pafaĵprovizo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Masakro en la bazlernejo Sandy Hook, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.