Markizo (france: Marquis; svede: Markis; nederlande: Markies; germane: Marquess; angle: Marquess; hispane: Marqués; portugale: Marquês; itale: Marchese) estas nobelo de rango inter grafo kaj duko.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun markezo. |
Temis pri nobelo kiu havis feŭdan bienon je la limoj de la imperio. Tiu bieno nomiĝis en la germana Grenzmark (limbieno) aŭ simple Mark.
Karolo la Granda enkondukis la oficon de markizo/margrafo ĉirkaŭ la jaro 800 kaj liaj posteuloj longe konservis ĝin. La celo de Karolo estis protekto de la limoj de la imperio kontraŭ eksteraj atakoj. Eĉ post disfalo de la okcidenta imperio tiun titolon oni daŭre uzis en multaj eŭropaj landoj, kaj alportis ĝin al aliaj landoj kiel ekzemple Britio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Markizo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.