Markio (itale Marche ) estas regiono de Italio.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Markio (apartigilo) |
La itala nomo (Marche) estas plurala, kvazaŭ "markioj", sed PIV logike preferas la singularan formon. Laŭ la nova PIV de 2020 Markio estas ankaŭ regiono aŭ provinco, kiu konsistigis limparton de imperio: la markio de Brandenburgio. Male, markizo (origine: markiestro) estas nobelo, ranganta inter duko kaj grafo.
Markio | |
itale Marche | |
Flago | |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | MAR |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 9,694 km² |
Ĉefurbo: | Ankono |
Loĝantaro: | 1 522 608 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 157 loĝ./km² |
Provincoj: | Ancona, Ascoli Piceno, Fermo, Macerata, Pesaro kaj Urbino |
Komunumoj: | listo de 239 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 11 |
Prezidanto: | Francesco Acquaroli (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Markio situas en la orienta parto de Italio, inter Apenino kaj Adriatiko, sude de Romanjo kaj norde de Abruzo. Parto de ĝia norda limo estas al San-Marino. Je la apenina flanko situas Toskanio kaj Umbrio. (La teritorio de provinco "Pesaro kaj Urbino" iam estis parto de la umbria regno.)
La sud-okcidentan parton de la regiono konsistigas la nacia parko "Sibilaj Montoj".
Ĝia kvina provinco, Fermo, estis kreita nur en 2004 kaj plene ekfunkciis nur en 2009.
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
1 | Ankono | Provinco de Ankono | 101 500 loĝ. |
2 | Pesaro | Provinco Pesaro kaj Urbino | 92 200 loĝ. |
3 | Fano | Provinco Pesaro kaj Urbino | 62 700 loĝ. |
4 | Ascoli Piceno | Provinco Ascoli Piceno | 51 500 loĝ. |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Markio (Italio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.