Malmortulo, reviviĝinta mortinto aŭ ankaŭ revenanto estas estulo, kiu estis post sia morto per ia maniero revenigita reen en la mondon de la vivuloj.
La malmortuloj aperas en mitoj de plimulto de kulturoj - ili esprimas naturan ambivalencan rilaton de homo al la morto de proksima persono: homo rememoras pri travivitaj travivaĵoj kun la mortintoj, li sentas perdon, sed samtempe la morto vekigas en li anksion, la kadavro estas malvarma, ĝi malkomponiĝas, ĝi efikas terurplene. La revenanto tiel povas esti kaj esprimo de sopiro vidi la perditan personon kaj timoj, ke la malmortulo ne revenu kaj deziro, ke la mortinto ripozu en trankvilo.
Unuopaj specoj de la malmortuloj poste ricevas diversajn nomojn laŭ sia aspekto, siaj montroj kaj kulturo, en kiu la mito estiĝis. Ĉefe eblas diferencigi ilin al nemasaj kiel estas spiritoj aŭ korpaj kiel reviviĝintaj kadavroj. Tiuj poste enviciĝas en karnaj malmortuloj (zombio, ĥulo, mumio) kaj ostaj (skeletulo, liĉo).
Ĉar la mitoj pri la malmortuloj estas tre disvastigitaj, la malmortuloj fariĝis eĉ temo de multaj literaturaj verkoj, precipe de hororoj kaj pli poste fantastoj, de tie poste eĉ de filmoj, elektronikaj ludoj ktp.
La malmortulojn oni ankaŭ elvokas pro celo de aŭgurado de estonteco, tiu ĉi orakola fako de nigra magio estas markata kiel nekromancio.
La vorton malmortulo uzis kiel la unua Bram Stoker en sia libro Drakulo. Origine ĝi eĉ devis nomiĝi The Un-Dead. Li markis memkompreneble tiel vampiron Drakulon.
Ne temas pri malo de vorto morta, sed pri ia emfazigo. Simpligite eblas difini:
Esprimo revenanto devenas el la franca revenir, reaperi, kaj oni uzas ĝin precipe en konekso kun aperado de mortintoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Malmortulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.