La Malaja tapiro (Tapirus indicus), nomita ankaŭ Azia tapiro, estas la plej granda el la kvin specioj de tapiro kaj la ununura indiĝena de Azio.
La scienca nomo referencas al Orientaj Hindioj, la natura habitato de la specio. En la Malaja lingvo, la tapiro estas komune referencita kiel cipan, tenuk aŭ badak tampung.
Tiu specio havas la tipan morfologion de tapiro, kun la partikulara rostro; ĝi estas la plej granda el la kvin tapirspecioj kaj la nura kiu vivas en Azio. Ĝi estas nigra kun tre kontrasta blanka dorso. La junuloj estas tre brunaj kun ankaŭ tre kontrastaj blankaj makuloj kaj strioj. Kiam ili estas 7monataj, ili akiras la dukoloran aspekton de plenkreskuloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Malaja tapiro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.