La Majno-Danubo-Kanalo, foje ankaŭ nomata Rejno-Majno-Danubo-Kanalo aŭ Eŭropa Kanalo, ekde la jaro 1992 konstante ligas la riverojn Majno kaj Danubo de la urbo Bamberg tra Nürnberg (Nurenbergo) ĝis Kelheim.
La kanalo do kompletigas la naturajn akvovojojn Rejno, Majno kaj Danubo al komplete ŝipe pasebla akvovojo inter la Norda kaj la Nigra Maroj.
Majno-Danubo-Kanalo | |||
---|---|---|---|
Main-Donau-Kanal | |||
kanalo • Nacia akvovojo (Germanujo) | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Bavario | ||
Situo | |||
Geografia situo | , 11° 15′ 3″ O 49.19166666666711.25083333333349° 11′ 30″ N, 11° 15′ 3″ O | ||
| |||
| |||
Apartan konstruan defion prezentis la vojo de la kanalo en suda Germanio per la paso de mezalta montaro, la Frankonia Ĵuraso. La konstruistoj sukcesis pasi la montaron per 250 metroj da kanala altecodiferenco kaj per sume 26 kluzoj. Multajn jarojn antaŭ la finkonstruo ekologiistoj en suda Germanio protestis kontraŭ la giganta konstruaĵo, kiu kompreneble ŝanĝas la pejzaĝajn ekosistemojn survoje. Sed aliflanke la ebleco de rektvoja ŝipa vojaĝado inter Nederlando kaj Rumanio, de nordokcidento al sudoriento tra pli-malpli la tuta kontinento Eŭropo, ankaŭ estas fascina perspektivo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Majno-Danubo-Kanalo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.