Verkisto Mago

Mago (punike 𐤌𐤂‬𐤍‬, MGN) estis kartaga verkisto, verkinto de agrikultura manlibro en punika, kio estis gvidilo pri la terkultura scio en Kartago.

La punika teksto estis perdita, sed kelkaj fragmentoj de la greka kaj latina tradukoj travivis.

La longa laboro de Mago estis dividita je 28 libroj. Ĝi asimilis lokajn berberajn kaj punikajn tradiciajn praktikojn. Kartago estis fenicia kolonio kaj Norda Afriko estis la grenejo de la centra Mediteraneo, scio pri agrikulturaj kaj veterinaraj praktikoj estis ampleksa. La verko komenciĝis per ĝeneralaj konsiloj, kiuj estas tiel resumitaj fare de Kolumelo:

Citaĵo
 Tiu, kiu aĉetis teron, devas vendi sian urban domon, por ke li ne havu deziron adori la hejmajn diojn de la urbo, prefere al tiuj de la kamparo. La homo, kiu pli ĝojas en sia urba loĝejo, ne bezonas kamparan bienon. 

Post detruo de Kartago fare de Romo en 146 a.K., la kartagaj bibliotekoj estis transdonitaj al la reĝoj de Numidio laŭ romiaj fontoj, sed neniu noto pri ilia ekzisto aŭ ilia situo estis identigita iam ajn. Plej verŝajne, la enhavo de la biblioteko estis detruita fare de Romo kun la resto de la iam grava grandurbo. Unike, la libro de Mago estis prenita kaj alportita al Romo. Ĝi estis adaptita al la greka fare de Kasio Dionizo kaj tradukita plene en la latinan fare de D. Junio Silano, ĉi-lasta je kosto de la Roma Senato. La greka traduko estis poste mallongigita fare de Diofano de Niceo, kies versio estis dividita en ses librojn. Eltiraĵoj de tiuj tradukoj pluvivas en citaĵoj de romiaj verkistoj pri agrikulturo, inkluzive de Varro, Kolumelo, Plinio la Maljuna, kaj Gargilio Marcialo.

Enhavo

Tio estas parta listo de pluvivaj fragmentoj:

  • Se vi aĉetas bienon, vendu vian urbodomon.
  • La plej produktivaj vitejoj turniĝas al nordo.
  • Kiel planti vitojn.
  • Kiel pritondi vitojn.
  • Kiel planti olivarbojn.
  • Kiel planti fruktarbojn.
  • Kiel rikolti marĉajn plantojn.
  • Preparante diversajn grajnojn kaj legomojn por muelado.
  • Kiel elekti bovojn.
  • Notoj pri la sano de brutaro.
  • Mulinoj foje naskas ĉevalidon en Afriko. Mulinoj kaj ĉevalinoj naskas ĉevalidon en la dekdua monato post fekundigo.
  • Notoj pri bienkortaj bestoj.
  • Akirante abelojn el la kadavro de bovo aŭ okso.
  • La abelbredisto ne devas mortigi virabelojn.
  • Kiel konservi granatojn.
  • Kiel fari la plej bonan pajlovinon.

Referencoj

Tags:

KartagoPunika lingvoVerkisto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Henriko la 4-a (Francio)SidnejoBuchèresInternacia Parko la AmistadHerliesMeksikoMuŝoamanitoTragedio de Ĉurapĉa10-a de septembroLoterioAgrikulturo en NederlandoIsraeloVulcano (vulkano)InformadikoJohann Damascen von KleimayrnHerrin (Nordo)StrasburgoGordon MooreAŭstra-germana lingvoJoe BidenKaley CuocoRadostínProvinco BeĵajaTeroAngkor ŬatDelicatessenKoaloPremio Albert LondresHonoriga gradigoWhatsAppTTTPentti RasinkangasPubMed27-a de martoNacia Biblioteko de la Ĉeĥa RespublikoRetpoŝtoPsikologioEgipto2023Tropika jaroZé PelintraGoran MovadoFVikipedioI Saw the Figure 5 in GoldFrandzadoVulvoMoskvoLornayUrinadoNajacParizoManĉestroGilgitLordeSalcburga universitatoAsteroida zonoViandoBDSMVentotuneloSiberioNacia domajno de plej alta nivelo21-a de septembroOrganizo de mondheredaĵaj urbojBosnio kaj HercegovinoSpecioFelkostumoMonda Boksa KonsilioKresta akcipitraglo1940-aj jarojKomunumo de naciojL’ AvaruloGvamo en la OlimpikojSymbian🡆 More