Katolika liturgia jaro estas dirita la maniero per kiu la Katolika Eklezio dividas la jaran tempon por celebri la “misterojn” aŭ eventojn de sia Sinjoro.
La Sankta Semajno estas la pivoto de la Liturgia jaro de la Katolika Eklezio.
La liturgia jaro en la Katolika Eklezio ne perfekte korespondas al la civila jaro kaj, escepte por iuj orientaj ritoj, havas varian longon ĉar la datoj de komenco kaj fino estas ŝanĝeblaj. El tio sekvas ke ne ekzistas por la tuta Katolikismo unika liturgia jaro ĉar la samo varias:
Tial, simple sed precize, oni rajtas aserti ke:
Inter la diversaj liturgiaj jaroj konserviĝas komunaj elementoj, aparte inter tiuj de la sama rita familio, ĉar plej rimarkindaj estas la multegaj komunaj faktoroj inter la relativaj kaj unuopaj proprajuraj eklezioj ĉiuj en komunio kun la papo, kaj do inter ili.
La liturgia jaro estas la tempa fazo en kiu la Katolika Eklezio celebras la misteron de la Kriso tuta (nome la tutaĵo de la Ĉefo, la Sinjoro Jesuo Kristo, kaj de la membroj, nome la Eklezio laŭ la fama difino de Sankta Aŭgusteno de Hipono, bazita sur Kol 1,18 kaj reprenita de Sankta Tomaso de Akvino en la koncepto de unika mistika Persono formita de la Ĉefo kaj de la membroj.
Pliprecize, la Katolika Eklezio en la liturgia jaro:
La Katolika Eklezio taksas egalaj en digneco kaj juro ĉiujn ritojn de mem aprobitajn kaj do implicite ankaŭ ĉiujn liturgiajn Jarojn.."
Por pli bone kompreni la diversajn liturgiajn katolikajn jarojn necesas referenci al la relativaj rita familioj. En la Katolika Eklezio du estas la grandaj ritaj familioj: la latina aŭ okcidenta, kaj la orientaj. Tiu latina estiĝis en unika proprajura eklezio kiuj kuntrenas ene de si pli ol unu rito kaj, do, pli ol unu liturgiaj jaroj.
Ritaj tradicioj | Proprjuraj Eklezioj | Liturgiaj Jaroj. |
---|---|---|
I- Aleksandria. | 1- Kopta. | 1- Kopta. |
2- Etiopa | 2- Etiopa. | |
II- Antioĥia, nomataj ankaŭ Okcdenta-Siria. | 3- Siria, nomata ankaŭ Sira. | 3- Siria, nomata ankaŭ Sira. |
4- Maronita. | 4- Maronita. | |
5- Sira-Malankara. | 5- Sira-Malankara. | |
III- Armena. | 6- Armena. | 6- Armena. |
IV- Ĥaldea, nomata ankaŭ Siria-Orienta. | 7- Ĥaldea. | 7- Ĥaldea. |
8- Sira-Malabara. | 8- Sira-Malabara. | |
V- Konstantinopola, nomata ankaŭ Bizanca. | 9- Bielorusa. | 9- Bielorusa. |
10- Bulgara. | 10- Bulgara. | |
11- Greka. | 11- Greka. | |
12- Hungara. | 12- Ungara. | |
13- Itala-Albana. | 13- Itala-Albana. | |
14- Melĥita. | 14- Mehĥita. | |
15- Rumana. | 15- Rumana. | |
16- Rutena. | 16- Rutena. | |
17- Slovaka. | 17- Slovaka. | |
18- Ukraina. | 18- Ukraina. | |
19- Serba kaj Montenegra. | 19- Serbio kaj Montenegro. | |
20- Albana. | 20- Albana. | |
21- Rusa. | 21- Rusa. | |
22- Kroata. | 22- Kroata. | |
23- Macedona. | 23- Macedona. |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Liturgia jaro de la Katolika Eklezio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.