La limnologio (greke: λίμνη limne lago kaj λόγος logos vorto, doktrino) aŭ akvejoscienco estas la scienco pri la enkontinentaj akvaĵoj kiel ekosistemoj, kies strukturon, substancbilancon kaj energibilancon inkluzive de la biologi-ekologia strukturo kaj funkcio ĝi esploras, kaj kies abiotajn kaj biotajn procesojn ĝi kvantigi strebas.
Enkontinentaj akvaĵoj ampleksas starantajn akvaĵojn, kiel lagetoj kaj lagoj sen ligo al la oceanoj, fluakvaĵojn kaj grundakvokorpojn. Krom nesalakvaj ekosistemoj ankaŭ salakvaj enkontinentakvaj sistemoj (ekzemple ankaŭ la Morta Maro) apartenas al la studobjektoj de la limnologio.
Tiu ĉi studfako komencis en la esploro de François-Alphonse Forel sur la Lago Lemano (fra: Lac de Genève aŭ Lac Léman) en la 19-a jarcento.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Limnologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.