Limasolo aŭ Limassol (greke Λεμεσός, Lemesós, turke Leymosun) havas 172 500 loĝantojn (laŭ stato komenco de 2005) kaj per tiu nombro estas la dua plej granda urbo de la insulo Kipro en la mediteranea maro.
Ĝi troviĝas ĉe la suda marbordo de la insulo kaj apartenas al la greklingva parto.
Limasolo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en la ŝtato Kipro • havenurbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3010–3150 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 235 056 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 239 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 33° 3′ O 34.67499733.04428634° 40′ N, 33° 3′ O [+] | ||||
Areo | 44,87 km² (4 487 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Limassol [+] | |||||
Post la divido de la insulo dum la jaro 1974 inter greka kaj turka partoj, la urbo ekonomie rapide kreskis kaj nun estas signifa financa centro, en kiu troviĝas multaj sidejoj de entreprenoj el aliaj eŭropaj ŝtatoj, kiuj pro impostaj kialoj translokigis sian formalan sidejon al Kipro.
Limasolo altiras multajn turistojn, speciale somerajn feriantojn, kiuj ŝatas baniĝi kaj sunbruniĝi ĉeplaĝe. Ekzistas pluraj kvar-stelaj hoteloj kaj multaj pli modestaj. Preskaŭ la tuta marbordan zonon de la urbo ĝis tuj apud la sabla plaĝo okupas hoteloj. Sekve la plaĝo ĉe la urbocentro somere plenplenas je feriantoj. Iom pli trankvilaj plaĝoj troviĝas ĉe la proksima duoninsulo Akrotiri.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Limasolo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.