Leise flehen meine Lieder estas germana kinofilmo el la jaro 1933, en kies centro staras la vivo de komponisto Franz Schubert.
Sub la reĝio de Willi Forst Hans Jaray ludis la titolrolon.
Leise flehen meine Lieder | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Leise flehen meine Lieder |
Originala lingvo | germana lingvo |
Kina aperdato | 1933 |
Ĝenro | muzika filmo |
Kameraado | Franz Planer |
Reĝisoro(j) | Willi Forst |
Produktisto(j) | Gregor Rabinovitch |
Scenaro | Walter Reisch • Willi Forst |
Loko de rakonto | Vieno |
Muziko de | Willy Schmidt-Gentner |
Rolantoj | Hans Jaray • Martha Eggerth • Luise Ullrich • Hans Moser • Otto Treßler • Raoul Aslan • Anna Kallina • Paul Wilhelm Hubert Wagner • Hans Olden • Ernst Arndt • Karl Forest |
Produktinta firmao | Cine-Allianz |
IMDb | |
Leise flehen meine Lieder estis la unua reĝia verko de Willi Forst. Kantis la Vienaj Kantoknaboj kaj la ĥoro de la Viena Ŝtata Opero kaj muzikis la cigana bando de Gyula Horvath. La filmadoj ekstere ekestis je Dürnstein en Wachau, Spitz ĉe Danubo kaj en Vieno.
La unua prezentado okazis la 9-an de septembro 1933 en Berlino, la unua prezentado en Vieno okazis la 27-an de septembro 1933. Gerdago laboris kiel kostumfaristo, Julius von Borsody kreis la konstruaĵojn kaj Alfred Norkus estis la sonteknikisto de la filmo.
De Leise flehen meine Lieder oni faris ankaŭ anglalingvan version sub la titolo The Unfinished Symphony, kiu ekprezentiĝis en 1934. Jen Jaray kaj Marta Eggerth ripetis siajn rolojn. Anthony Asquith estis dialogreĝisoro ĉeflanke de Forst.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Leise flehen meine Lieder, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.