publikigita versio estis patrolita je 28 apr.
2024. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 28 apr. 2024.
Leggia estas komunumo de la komunumaro Roveredo kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 131 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Leggia | |
---|---|
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Moësa |
Komunumaro | Roveredo |
Koordinatoj | 46° 15′ 47″ N 9° 9′ 54″ O / 46.26306 °N, 9.16500 °O 9° 9′ 54″ O / 46.26306 °N, 9.16500 °O |
Nombro de loĝantoj | ?? |
Areo | 9,18 km² |
Alteco | 337 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6556 |
Komunumkodo | 3833 |
Leggia situas en la Valo de Mesoko ĉe la bordo de la rivero Moësa proksimume en la mezo inter Roveredo kaj Mesoko. Krom la vilaĝo okcidente de la rivero al la komunumo apartenas la setlejo Tec ĉe la orienta bordo de Moësa. Sur roko sude de Tec situas la kapelo San Remig, kiu dum mezepoko estis pilgrimejo.
La komunumo Leggia limas en nordo kaj oriento al Cama, en sudo al Grono, en okcidento je unu punkto al Santa Maria in Calanca, kaj en nordokcidento al Verdabbio.
San-Bernardino-Pasejo estas grava nord-sud-konekto de Svislando, tra kiu kondukas per tunelo la svisa aŭtovojo A13 kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13, kiuj ambaŭ pasas tra Lostallo. Ĝis 1972 tra la komunumo pasis ankaŭ la fervojlinio al Belinzono al Mesoko. Nun la konekto al la publikatransportreto funkcias per poŝtaŭtolinio de Disentis trans San-Bernardino-Pasejo al Biasca.
Ĉefa kaj sola oficiala lingvo en Leggia estas la itala.
La unua dokumenta mencio de Leggia datiĝas el la jaro 1295 kiel de Legia. La komunumo Leggia apartenis al la vikariato kaj la la flago de Roveredo. Surbaze de la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Leggia fariĝis komunumo de la komunumaro Roveredo en la tiam kreita distrikto Moësa. Sude de Grono sur la orienta flanko de Moësa malfermiĝas la Valo de Leggia, kiun la komunumo en la jaro 1775 pro altaj ŝuldoj devis cedi kun ĉiuj alpopaŝtejoj al la familio a Marca de Mesoko. Tio kondukis al konfliktoj kun la familio a Marca, kiu povis estis solvita nur en la jaro 1858.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Leggia, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.