Lanús estas urbego kaj universitata urbo en Argentino en Bonaera Provinco.
Ĝi apartenas al urbaro de Granda Bonaero. Ĝi estas la ĉefurbo de la Partio Lanús. Remedios de Escalada estas unu kvartalo de Lanús-
Lanús | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 459 263 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 58° 24′ U -34.7-58.434° 42′ S, 58° 24′ U [+] | ||
Alto | 9 m [+] | ||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lanús [+] | |||
Lanús situas ĵus sude de la ĉefurbo de Bonaero sur la apudmara ebenaĵo. Quilmes troviĝas 13, Bonaero 28, La Plata 48, Rosario 286, Mar del Plata 373, Resistencia 810, Posadas 850, San Miguel de Tucumán 1093, Saltaurbo 1295 km.
Lanús establiĝis en 1888 kiel "Villa General Paz" fare de Guillermo Gaebeler. En la sama jaro sismo okazis. La komunumo ricevis la nunan loknomon laŭ Anacarsis Lanusse, kiu posedis pli frue la kampojn. Li ŝanĝis sian nomon al Lanús, kiu estis pli komforta al la hispana lingvo. Pli frue jam en 1860 fervojo funkciis tie.
Lanús dum la fondo estis bovobredejo, sed nun kiel urbego estas grava industria centro, kie oni okupiĝas pri kemiaĵoj, armilaroj, teksaĵoj, paperoj, vestajoj.
Lanús situas en subtropika klimato, kie jare pluvas ĉ. 1100 mm. La averaĝa temperaturo estas en januaro 26 °C, en julio 31 °C.
Internacie Lanús aparte konatas pro la futbalklubo Club Atlético Lanús, kiu aktivas en la urbo.
En Lanús naskiĝis:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lanús, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.