La kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la brahaputra valo estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi okupas 56 700 kvadratajn kilometrojn , kaj ĉirkauas la sedimentan ebenaĵon de la bramaputra rivero en la barata ŝtato Asamo. Etaj partoj etendiĝas sur la najbaraj barataj ŝtatoj Arunaĉal-Pradeŝo kaj Nagalando kaj ankaŭ sur la sudaj malaltaĵoj de Butano.
Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | , 91° 55′ 30″ O 26.73431891.9248926° 44′ 4″ N, 91° 55′ 30″ O [+] | |||
Areo | 56 700 km² (5 670 000 ha) [+] | |||
| ||||
Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo | ||||
La karakterizaj ĉiamverdaj arbospecioj en tiuj arbaroj apartenas al la genroj sizigio (Mirtacoj), cinamomo (Laŭracoj), Artocarpus (Morusacoj), kaj al la familio de la Magnoliaceae. La plej ĝeneralaj falfoliaj specioj inkluzivas Terminalia myriocarpa, Terminalia citrina, Terminalia tomentosa, Tetrameles spp., kaj Stereospermum spp. . La fortika ŝoreo (Shorea robusta) troviĝas kie la vivloko estas perturbita, precipe sekve de arbarbrulegoj, kaj konstituas subklimaksan komunumon. Aliaj dipterokarpospecioj estas bioindikiloj por arbaro en retroira sukcesio ekde tropika ĉiamverda arbaro aŭ por signi antaŭklimaksan fazon. La frondaraj arboj karakterize altas 20 ĝis 30 metrojn.
Tiu ekoregiono gastigas la plej grandan populacion de elefantoj de Barato , la plej grandan mondan populacion de granda hinda rinocero (Rhinoceros unicornis), tigrojn ( Panthera tigris), kaj la sovaĝan akvobubalon (Bubalus arnee) .
Pluraj mamulaj specioj estas minacataj, inkluzive de la tigro, la azia elefanto, la hinda rinocero, la barasingo (Cervus duvaucelii), la gaŭro (Bos gaurus), la nebula neofeliso (Neofelis nebulosa), la harega kaprolago (Caprolagus hispidus), la nana porketo (Porcula salvania), la ĉapela languro (Trachypithecus pileatus), la azia nigra urso (Ursus thibetanus), kaj la hinda longlipa urso (Melursus ursinus) . Kvankam rigore konsiderate ĝi ne estas parto de la tersupraĵa ekoregiono, la Bramaputro ankaŭ gastigas gangan delfenon (Platanista gangetica), kiu ankaŭ estas endanĝerigata specio
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.