Kultura lingvistiko, ankaŭ nomata etnolingvistiko aŭ foje lingvokulturologio, estas fako de lingvistiko kiu studas la proksiman rilaton inter lingvo kaj kulturo kaj koncepto, sed ankaŭ la manieron en kiu diversaj etnoj perceptas la mondon.
Ĝi estas la kombinaĵo inter antropologio kaj lingvistiko. Ĝi rilatas al la vivmaniero de tuta komunumo, tio estas, al ĉiuj trajtoj, kiuj distingas unu komunumon de alia. Ĉi tiuj trajtoj difinas la kulturajn aspektojn de komunumo aŭ socio. La kultura lingvistiko aliro estis adoptita en pluraj esplorkampoj de aplikata lingvistiko, inkluzive de interkultura komunikado, akirado de dua lingvo, kaj World Englishes.
Kontraŭuloj de la lingvokulturologio partoprenis la polemikon sur la paĝoj de la rusa revuo "Политическая лингвистика" (Politika Lingvistiko) en 2011-2012 kaj publikigis kolekton de artikoloj kritikantaj tiun ĉi direkton, nomitan "От лингвистики к мифу" (De lingvistiko al mito), ankaŭ konata kiel la "Kontraŭlingva Kultura Manifesto".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kultura lingvistiko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.