En krima juro, kulpo estas la stato esti kaj senti responsa pro la faro de krimo.
Jura kulpo estas tute ekstere difinita de la ŝtato, aŭ pli precize de “jura tribunalo”. Esti “kulpa” de krimo signifas ke oni faris perforton aŭ perfidon de krima juro, aŭ oni plenumis ĉiujn elementojn de la krimo priskribita de krima leĝaro. La determinado ke oni faris tiun perforton estas farita de ekstera korpo (nome “jura tribunalo”) kaj estas, tiele, tiom definitiva kiel la registro de la korpo. Tiele la plej baza difino estas fundamente cirkla: persono estas kulpa kontraŭ leĝo, se tribunalo diras tion.
Filozofie, kulpo en krima juro estas reflekto de funkcianta socio kaj de ties kapablo por kondamni individuajn agojn. Ĝi kuŝas fundamente sur la supozo de libera volo, en kiu individuoj elektas agojn kaj estas, tiele, subjektoj de ekstera juĝado pro la rajteco aŭ malrajteco de tiuj agoj.
de Gary Gilley
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kulpo (juro), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.