Królewska 41 (elp.
Krulevska, signifas: reĝa) - strato en Varsovio kaj n-ro de la domo en ĝi, kie loĝis dum siaj lastaj jaroj L.L. Zamenhof kun sia edzino, Klara Zamenhof.
La 16-an de aprilo 1917 je la 15-a horo tie eliris la funebra ceremonio de L. L. Zamenhof kaj la 8-an de decembro 1924 sama sed jam pli multnombra procesio de Klara Zamenhof. La infanoj - Adamo kun sia familio, Zofia kaj Lidja loĝis plu tempe en tiu loĝejo. Estas nun la deziro de la pola esperantistaro aĉeti tiun domon kaj aranĝi tie esperantan muzeon.[Dubinda teksto]
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Królewska 41, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.