La Tombejo de Konfuceo, konata ankaŭ laŭ sia ĉina nomo Kong Lin (en ĉina skribo 孔|林 Kǒng Lín, Konga Arbaro), estas tombejo de la Konga klano (posteuloj de Konfuceo) en la konfucea naskoloko Cjujfu.
La propra Konfuceo kaj kelkaj el liaj disĉiploj estis tie entombigitaj, same kiel multaj miloj el liaj posteuloj.
Pli ol 10 000 arboj havigas al la tombejo arbaran aspekton.
La Tombejo de Konfuceo estis atakita de la Ruĝaj gardistoj en novembro 1966 dum la Kultura Revolucio.
116° 59′ 11″ O / 35.61861 °N, 116.98639 °O
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kong Lin, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.