Kolektiva loĝejo aŭ multfamilia loĝejo estas tipo de homa loĝejo en kiu kelkaj familiaj hejmoj estas en la sama konstruaĵo.
Tiu koncepto malas al tiu de unufamilia loĝejo, kaj ankaŭ estas diferenca de la intermeza aŭ duon-kolektiva loĝado (apudigitaj loĝejoj kiel ĉe tiu kolektiva, sed kun unuopaj alirejoj kaj apartaj eksteraj spacoj).
Oni ne konfuzu la koncepton de kolektiva loĝejo kun tiu de kolektivigita loĝejo, rezulto de la kolektivigo de la loĝado en la kunteksto de kolektivigitaj revoluciaj procezoj (kommunalka en Sovetunio), nek tiun kun tiu de domokupado aŭ kun tiu de publika loĝejo. Aliflanke, la koncepto de kolektiva loĝejo diferencas ankaŭ de aliaj uzoj neloĝaj de konstruaĵoj, kiel esta la ekonomiaj funkcioj (industriaj, komercaj aŭ oficejaj konstruaĵoj) aŭ la ekipaj (edukaj, sansistemaj, sportaj konstruaĵoj).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kolektiva loĝejo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.