La kanonikaro, aŭ kapitulo, en la Romkatolika Eklezio, Anglikanismo kaj Skandinava Luteranismo, estas asembleo de presbiteroj aŭ religiuloj, dotita per jura personeco kaj normiga aŭtoritato.
La kanonikaro ene de katedrala preĝejo, monaĥeja preĝejo (tipe Benediktana ) aŭ kolegia preĝejo, aŭ kavalira ordeno, estas aŭtonoma decid-povo pri la temoj kiuj koncernas ĝiajn membrojn, kaj tial en la voĉdonoj kaj debatoj povas partopreni nur tiuj, kiuj estas parto de ĝi.
En la antikvaj Benediktanaj monaĥejoj, nur la monaĥoj povis paroli dum la kunsidoj de la kanonikaro; eĉ se aliaj homoj estis allasitaj kiel observantoj, ili havis neniun rajton interveni. De ĉi tie venas la esprimo "havanta/ne havantan voĉon" en la kapitulo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kanonikaro (kristanismo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.