Kamĉatka provinco (ruse Камчатская область) estis provinco de Rusio.
Ĝi situas en la sudo de duoninsulo Kamĉatko. Proksimume 350 000 homoj loĝas sur 171 300 kvadrataj kilometroj. En 2007, la Kamĉatka provinco unuiĝis kun Korjakio kaj iĝis la Kamĉatka regiono.
Kamĉatka provinco | |||
---|---|---|---|
eksa provinco | |||
Flago | Blazono | ||
eksa administra teritoria unuo [+] | |||
Lando | Rusio | ||
Ĉefurbo | Petropavlovsk-Kamĉatskij | ||
- koordinatoj | , 159° O 5515955° N, 159° O | ||
Fondo | 30-a de oktobro 1932 | ||
Malfondo | 1-a de julio 2007 | ||
Horzono | Kamchatka Time, Azio/Kamĉatko [+] | ||
Kamĉatka provinco | |||
Vikimedia Komunejo: Kamchatka Oblast [+] | |||
Pli ol duono de la loĝantoj vivas en la ĉefurbo, Petropavlovsk-Kamĉatskij. Ekster tiu urbo la loĝdenso estas tre malalta. La plejparto de la loĝantoj estas rusoj, krome troviĝas indiĝenaj siberiaj popoloj: korjakoj kaj itelmenoj. La unuaj rusoj atingis la regionon en la 17-a jarcento. En 1740 oni fondis la nunan ĉefurbon.
Ekonomie plej gravaj estas ŝipkonstruado, fiŝkaptado kaj la ligna industrio. Ministoj produktas interalie karbon kaj oron. Venas pli kaj pli da turistoj, ĉefe al la vulkana kaj gejsera regiono, kiu estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.
Urbo | ruse | loĝantoj |
---|---|---|
Petropavlovsk-Kamĉatskij | Петропавловск-Камчатский | 195.982 |
Jelizovo | Елизово | 40.547 |
Viluĉinsk | Вилючинск | 24.605 |
Kluĉi | Ключи | 7.100 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kamĉatka provinco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.