Kızılırmak

Kızılırmak aŭ Kızıl Irmak (kizilirmak, antikve Halys; Kizil signifas ruĝa) estas la plej longa rivero en Turkio, kiu fontas kaj alfluas en la lando.

Kızılırmak
Kızılırmak
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 355 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Nigra Maro
Geografio
Landoj Turkio
Regionoj [[]]
Kızılırmak
Kızılırmak
vdr

Ĝi longas 1182 km kaj fontas en la Kizil-montaro, en norda-meza parto de Anatolio, en alto de ĉ. 2000 m. Ĝi fluas en sudokcidenta direkto apud Sivas kaj en mezo de lando turniĝas per granda kurbo al nordo kaj trapenetras la Nord-Anatolian montaron. Ĝi alfluas la Nigran Maron inter Sinop kaj Samsun.

Ĝia fluejo estas malalta, la akvolivero dependas de la sezono: la akvonivelo plej malaltas dum somero, plej altas dum la printempa neĝodegelo kaj pluvado.

Pro la kelkloke forta fluo kaj ŝanĝiĝo de la liverata akvo, ĝi ne taŭgas por regula ŝipado. Oni uzas la riveron por produkti elektron kaj akvumi.

Oni konstruis ĉe Hirfanli kaj Kesikköprü du grandajn akvocentralojn, ĉe Kirikkale pli malgrandan. Tiuj centraloj provizas la regionon de la Egea maro, Nigra maro, kaj Marmara maro.

Tags:

Turkio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

.mwMalavioThe New York TimesCharlotte Alington BarnardUrinadoMetanoloIneu (Arad)Carl DavisHüntwangenFizika taŭgecoFilipinojAngla nacia teamo de futbaloPeĉoSerio John J. MaloneDistrikto FaroMalneta enlanda produktoOrdo (biologio)NeŭroleptoTünde FülöpEast SussexLewandowski-Kurowicka-Joe distribuoMojosaMerloDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoGermana lingvoPeñíscolaDamaskoHumanismoŠpania DolinaMohamedo1787Revolucio de la DiantojPurpuraBenicarlóKontraktoBoacoBenzilacetonoEl-NinjoPekinoEtikoTalas-EeraIslanda lingvoSanoEhud BarakVjetnama milito!Kung lingvaroBelmonte (Portugalio)HanojoOntologioFratoj GrimmListo de germanaj esperantistojMineraloKrokodiliRetejoSmolkovInsulo de la RozojVikifontaroKantono MarikopaNajadoPornografioListo de kuracilojMinkaGrizbruna podargo🡆 More