Károly Vass , laŭ hungarlingve kutima nomordo Vass Károly estis hungara kameraisto.
Lia nomo en Germanio estis Karl Vash [vaŝ].
Károly Vass | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vass Károly |
Naskiĝo | la 20-an de junio 1896 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 3-an de oktobro 1953 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kameraisto • ĉefkameraisto |
Károly Vass [1] naskiĝis la 20-an de junio 1896 en Budapeŝto (laŭ alia informo en Ropcsa?), li mortis la 3-an de oktobro 1953 en Budapeŝto (laŭ alia informo la mortotago estas la 27-a).
Károly Vass post la mezlernejaj jaroj eklaboris en Germanio en filmproduktejo en 1913. Baldaŭ li laboris ankaŭ en sia naskiĝlando. Depost la 1-a mondmilito ĝis 1938 li denove laboris en Germanio. Hejmenveninta li apartenis al la plej konataj filmistoj. Komence de la nazia erao la germanoj trovis lin kaj devigis lin krei tre danĝeran militistan filmofotadon, tial li ŝokiĝis. La resaniĝo okazis en Svislando. Hejmenvojaĝinta post la 2-a mondmilito li trovis sian loĝejon bombardita. En 1950 li edziĝis, post 2 jaroj la hungara sekreta polico kaptis lin kaj laŭ la tiamaj kutimoj li estis kruele batita. Post la liberiĝo li mortis. Resume li filmis 80 filmojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Károly Vass, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.