Josip Stanišić estas kroata futbalisto.
Li naskiĝis la 2-an de aprilo 2000 en Munkeno, kaj efektive restis la tutan ĝisnunan vivon en la urbo. Kiel infano li membris en la futbala klubo TSV 1860 München, en 1015 kiel 15-jarulo ŝanĝis al la urba klubo de Fürstenfeldbruck ne malproksime de Munkeno kaj en 1017 kiel 17-jarulo ricevis inviton membriĝi en la koncerna junulara teamo de la klubo FC Bayern München. Tie li ekde 2021 konkuras en la nacie renoma unua vira teamo.
Josip Stanišić | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 2000 (24-jaraĝa) en Munkeno, Germanio |
Ŝtataneco | Germanio • Kroatio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Ekde la jaro 2022 li estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi, li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro, matĉe li tie rekoneblis per la numero "2". En la Futbala Mondpokalo 2022 la teamo kun li atingis la trian, "bronzan", pozicion, post eĉ dua pozicio (ankoraŭ sen li) en la antaŭa mondpokala turniro de 2018 - respektindaj rezultoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Josip Stanišić, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.