Joachim PEIPER (Berlino, 30a de januaro 1915 - Traves, Francio, 14a de julio 1976), konata ankaŭ kiel Jochen (karesdiminutivo por Joachim), estis altranga oficiro de la Waffen-SS dum la Dua Mondmilito.
Li estis persona helpanto de la Reichsführer-SS Heinrich Himmler inter aprilo 1938 kaj aŭgusto 1941. En 1945, Peiper estis la ĉefkolonelo de regimento (Standartenführer) plej juna de la Waffen-SS. Li estis juĝita pro militkrimoj fare de la usona milit-tribunalo starigita en Dachau en 1946, pro faktoj okazintaj en Italio kaj Belgio. Oni deklaris lin kulpa kaj estis kondamnita al morto, kvankam la ekzekuto estis unue prokrastita kaj poste ŝanĝita al prizonpuno. Liberigita en decembro 1956, li ekloĝis en Francio. Li mortis en la incendio de sia hejmo de Traves, konsekvence de atako per Molotov-bomboj.
Joachim Peiper | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1915 en Berlino |
Morto | 14-an de julio 1976 (61-jaraĝa) en Traves |
Tombo | Schondorf am Ammersee |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | militisto |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Joachim Peiper, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.