Jacques PICCARD (naskiĝis la 28-an de julio 1922 en Bruselo - mortis la 1-an de novembro 2008 en Svisio) estis svisa oceanografia sciencisto.
Li estis la filo de la fama fizikisto Auguste Piccard kaj la patro de Bertrand Piccard, psikiatro kaj piloto de varmaera aerostato.
Jacques Piccard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1922 en Bruselo, Belgio |
Morto | 1-an de novembro 2008 (86-jaraĝa) en La Tour-de-Peilz, Vaŭdo, Svislando |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Bazelo • Universitato de Ĝenevo |
Familio | |
Patro | Auguste Piccard |
Infano | Bertrand Piccard |
Okupo | |
Okupo | inventisto • inĝeniero • esploristo • oceanografo |
Verkoj | batiskafo |
Jacques Piccard fariĝis fama por esti la tenanto de la mondrekordo de subakviĝo (10916 m) kune kun la usona leŭtenanto Don Walsh.
La 23-an de Januaro 1960, ili ambaŭ subakviĝis batiskafe en la Marianan Fosegon, la plej profundan lokon de la tera surfaco. Post kvin horoj je rekorda profundo de 10916 metroj kaj observinte ĝis tiam, nekonatajn fiŝojn kaj krustulojn kiuj povas elteni grandegan akvopremon, la batiskafo nomita Trieste resupreniris al la surfaco.
Jacques Piccard ankaŭ konceptis plurajn esploradocelajn submarŝipojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jacques Piccard, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.